La fondaĵo "Esperantic Studies Foundation, ESF" kune kun la Instituto
pri publika ekonomiko de la Universitato Humboldt de Berlino, la Instituto
pri anglaj studoj de la Universitato de Lepsiko kaj la Departemento de
germanaj studoj de la Universitato Sophia de Tokio serĉas kunlaboranton
por esplorprojekto pri internacia taksado de lingva justeco, lingva
demokratio kaj lingvaj rajtoj.
1. Taskoj
La kandidato devos pretigi raporton kies enhavo estas:
- Profunda komentita bibliografio de la faka literaturo pri la konceptoj
de "lingva justeco", "lingva demokratio", kaj pri la sociaj, praktikaj
kaj ekonomikaj aspektoj de lingvaj rajtoj. Aparte grave estas klarigi la
implicojn de tiuj konceptoj por lingva politiko kaj planado.
- Priskribo de la plej gravaj kolektoj aŭ sistemoj de indikiloj por taksi
(prijuĝi) lingvajn politikojn aŭ kolektoj de ne-lingvaj indikiloj kiuj
tamen tuŝas aŭ rilatas al lingvoj.
- Priskribo de la plej gravaj datumbazoj aŭ enketoj pri lingvaj kono kaj
uzado.
2. Profilo de la kandidato
La kandidato havu magistrodiplomon pri politika filozofio, politikaj
sciencoj, ekonomiko aŭ socio-lingvistiko aŭ estas finanta siajn studojn
en unu de tiuj kampoj. Kandidatecoj de doktorstudentoj estas aparte
bonvenaj. La kandidato devas tre bone regi la anglan lingvon. Kono de aliaj
lingvoj estas tre valora, prefere almenaŭ unu inter Esperanto, la franca,
la germana, la itala, la hispana, la japana aŭ la rusa. La kandidato
laboros sub la gvido de scienca komitato kiu respondecas pri la projekto.
La membroj de la komitato estas Dr-o Michele Gazzola (gvidanto), Prof-o
Renato Corsetti, Prof-o Mark Fettes, Prof-o Sabine Fiedler, Prof-o Goro
Christoph Kimura, Prof-o Bengt-Arne Wickström.
3. Limdatoj
La kandidato devas sendi retpoŝte sian vivopriskribon (maksimume du
paĝojn), leteron de motivaĵo (maksimume unu paĝon) kaj prefereble unu
publikaĵon antaŭ dimanĉo, la 25-a de aŭgusto de 2013. La laboro
komenciĝos en septembro 2013, intermeza taksado okazos je la ekkomenco de
novembro. La kandidato sendu la finan raporton antaŭ la 15-a de januaro en
2014.
4. Kompenso
La kunlaboranto ricevos malnetan kompenson de 3.000 usonaj dolaroj.
5. Kontaktoj kaj informoj: D-ro Michele Gazzola, gazzola ĉe hu-berlin.de
Fonto: http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=14197